Saltu al enhavo

Viktor Herzfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Herzfeld
Persona informo
Naskonomo Victor Emmerich von Herzfeld
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1856(nun 1856-10-08)
en Hungario Pressburg (Hungara reĝlando)
Morto la 19-an de februaro 1919
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno (1875–1879)
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (–1880) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Edmund von Herzfeld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Guido Goldschmiedt (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
muzikinstruisto
komponisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Viktor Herzfeld [hercfeld], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herzfeld Viktor (malofte Herzfeld Győző) estis hungaria germana violonisto, komponisto, altlerneja instruisto, muzikkritikisto.

Victor von Herzfeld [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1856 en Pressburg (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 19-an de februaro 1919 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Viktor Herzfeld devenis el juda familio kaj li apartenis al la germana minoritato de la lando. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Vieno en 1879, samtempe li lernis en la Muzikakademio ĝis 1880. En la sekva jaro li estis dirigento en Linz, en 1882 en Lejpcigo. Inter 1883–1885 li plulernis komponadon en Berlino. Ekde 1886 li vivis en Budapeŝto, kie li estis membro de arĉkvarteto. En 1888 li ekinstruis en la Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto muzikajn teorion kaj historion, ekde 1908 komponadon. En 1887 li kristaniĝis, intertempe li lernis hungare. Li verkis kritikojn en la ĉefurbaj germanlingvaj gazetoj. Multe da komponaĵoj restis en manuskriptoj. Li ricevis reĝan premion.

Elektitaj komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Két románc (por violono kaj orkestro, 1879)
  • Lustspielouvertüre (1884)
  • Frühlingsidyll (1897)
  • Szerenád (por arĉorkestro, 1900, ztalaborita en 1919)
  • Ünnepi induló (1907)

Lia lernolibro

[redakti | redakti fonton]
  • A fuga (1913)

Liaj elektitaj studentoj

[redakti | redakti fonton]